OPINIOJ PRI "VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO"

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...  (Renato Corsetti, Prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibroj - ITALIO)

 

Konkrete mia rolo estis fosi en la fotoarkivo de la CO kaj en malnovaj revuoj kaj libroj por trovi fotojn k.a. ilustraĵojn. La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. Mi estas tre kontenta pri la dezajno de Francisco... Tamen, la plej grandaj meritoj kaj laŭdoj apartenas al vi. (Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, eldoninto kaj ilustra redaktoro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" - FINNLANDO-NEDERLANDO)

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio. (Trevor Steele, eksa Ĝenerala Direktoro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, verkisto, eldoninto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" –AŬSTRALIO)

 

La plej populara Esperanta libro de la lastaj jaroj, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estis la pinta furoraĵo ankaŭ en la kongresa libroservo de la 90-a UK en Vilno, kie ĝia ĵus aperinta tria eldono vendiĝis en 96 ekzempleroj. (Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 216 - 2005-10-05)

 

Kiel ĉiujare ekde 2002, "Vojaĝo en Esperanto-lando", perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005. Kvankam tiu verko de Boris Kolker fariĝis denove aĉetebla nur en julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la Libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj k.a. kvantaj aĉetantoj. (Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 228 - 2006-03-11)

 

Mi estas leganta vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi admiras ĝin multe. (Joseph Skibell, konata usona anglalingva verkisto – USONO) 

 

Dankon pro la ĝisdatigo pri "Vojaĝo". Bele, ke ĝi tiel bone vendiĝas. (Humphrey Tonkin, eksa Prezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto – USONO) 

 

En nia urbo, esperantistoj kunvenas ĉiumarde vespere (19:00-21:00) kaj legas vian libron...  La libro estas bona referencaĵo por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA. (LEE Chong-Yeong, eksa Prezidanto kaj nuna komitatano de UEA - KOREIO)

 

Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker. (Kep Enderby, eksa Prezidanto de UEA - AŬSTRALIO)

 

Mi nun ankoraŭ kun pli da vervo informos pri via libro. (Gregoire Maertens, eksa Prezidanto de UEA - BELGIO)

 

Certe vi fieras havi recenzon tiel pozitivan kiel ĝi aperis en “Sennaciulo”, revuo de mia asocio SAT. Amiko Johan' Luko estas tre bona recenzanto kiu tre serioze faras la laboron. Mi pensas ke tio estas grava scio, ke kompetentulo kiel li, tiel favore parolas pri via verko. (Jakvo Schram, Prezidanto de SAT – BELGIO)

 

Mi vere gratulas vin por tia granda faro! Mi ĝojos en Fortalezo iri al la lanĉo de via libro kaj tuj aĉeti miajn tri ekzemplerojn. (Geraldo Mattos, Prezidanto de la Akademio de Esperanto, poeto, aŭtoro de lernolibro - BRAZILO)

 

Gratulon pro la plenumita laboro. Vi apartenas al agantoj kaj kreantoj kiuj certigas pluvivon de Esperanto... Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas ĉiam multflanke inspira por mi. (Radojica Petrović, Prezidanto de ILEI, komitatano de UEA - SERBIO)

 

Mi tre esperas, ke en la sekva jaro ni kalkulos je vi en la ILEI-Konferenco.

Mi volonte enmetos en la programon ion por ke vi traktu pri via libro, kiu tiom sukcesa estas. (Atilio Orellana Rojas, komitatano de UEA, sekretario de ILEI – ARGENTINO-NEDERLANDO)

 

Volonte mi rekomendos vian libron “Vojaĝo en Esperanto-lando” al la kursfinintoj de nia reta kurso, kaj ankaŭ al miaj lernantoj en klasĉambroj. Mi konsideras ke  “Vojaĝo en Esperanto-lando” estas bonega libro por progresantoj. (Marcelo Casartelli, komitatano de UEA – ARGENTINO)

 

Ankaŭ ni jam havas la belan eblecon konatiĝi kun via nova libro... Via verko vere estas fundamenta kaj serioza laboro, inda esti tradukita al aliaj lingvoj kaj daŭre servi al la homaro... Kaj por mi estis granda ĝojo renkontiĝi kun vi en Vilno kaj aŭskulti vian prezentadon de la fama lernolibro. Mi uzas la eblecon por ankoraŭ foje gratuli vin kaj sciigi, ke ni atendas de vi novajn interesajn librojn! (Karine ArakelyanARMENIO)

 

La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro. Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo". (Donald Broadribb, eksa membro de la Akademio de Esperanto - AŬSTRALIO)

 

Per ĉi tiu libro eĉ la plej izolita esperantisto povas ĝui la internacian amikecon de Esperantujo... Mi donacis mian malnovan ekzempleron de “Vojaĝo” al malriĉa junulo en Vjetnamio. Li mem lernis Esperanton kaj estis la sola esperantisto en sia urbo, kiam mi vizitis lin en 2004. (Debra McCarney - AŬSTRALIO)

 

Via libro fariĝis studobjekto de nia grupo ĉi tie en Melburno. (Franciska Toubale - AŬSTRALIO)

 

Mi legis pri via granda sukceso en Vilno ĉi-jare, kaj memoras la aperon de la dua eldono de “Vojaĝo” en Fortalezo. Mi ankoraŭ havas mian subskribitan ekzempleron. (Hazel Green - AŬSTRALIO)

 

La Aŭstralia Esperanto-Asocio nuntempe re-organizas siajn korespondajn kursojn, kaj ni konsideras la eblecon uzi vian libron kiel oficialan legolibron por la plej altnivela kurso. (Igor de Oliveira Couto - AŬSTRALIO)

 

La libroperanto Nicole Else vendis multajn ekzemplerojn de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj devis mendi pli de UEA. La antaŭa prezidanto de la Esperanto Federacio de NovSudKimrujo ege ŝatis ĝin kaj proponis ĝin al la novaj lernantoj. (Margaret Chaldedott - AŬSTRALIO)

 

En Sydney, tuj post la 19-a Aŭstralia Somerlernejo de Esperanto, okazinta en Melbourne, mia edzino kaj mi aĉetis vian bonegan libron. Gratulon pro via ĝuinda legaĵo. Ni nur laŭdas vian verkon, inkluzive la kovrilon. (Paulo kaj Velanta DesaillyAŬSTRALIO-ĈINIO)

 

Gratulojn pro noveldoni vian - kiel mi ĵus eksciis - ege sukcesan verkon. Kaj gratulojn pro la statistiko, kiun mi kontrolis - ne pro malfidemo, sed pro scivolemo. Postlasi “Pasporta servo”-n en la sumo de la vendoj estas kvazaŭ akrobataĵo. (Christian Cimpa, Internacia Esperanto-Muzeo – AŬSTRIO).

 

Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj – bona enkonduko en la Esperantan kulturon. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo. La libro taŭgas kaj por unuopa legado, kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. (Helga Farukuoye - AŬSTRIO)

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas, laŭ mi, unu el la plej allogaj kaj interesaj libroj dum la lastaj periodoj. (Marcel Delforge, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA - BELGIO)

 

Gratulojn pro tiu sukceso! Kelkajn ekzemplerojn de via libro jam mendis la loka e-grupo. (Germain Pirlot - BELGIO)

 

Mi ege ŝatas la libron, sed opinias, ke la kovrilo ne estas sufiĉe bela. (Dafydd ap Fergus - BELGIO)

 

Por mia konversacia rondo kun progresintoj mi uzas vian libron. Tre bona materialo por lingvoanalizo kaj diskutoj. (Iwona KociebaBELGIO)

 

Tre bona ekzercaro, tute en la linio de “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Estas programo por tuta jaro. (Alain DelmotteBELGIO)

 

Lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando" havas, minimume, unu gravan kaj nedisputeblan avantaĝon. Tio estas granda, eĉ grandega por mi persone, kolekto de diversĝenraj tekstoj, originalaj kaj tradukitaj, klasikaj kaj modernaj... Mi devos denove militservi unu monaton. Mi nepre kunprenos tiun lernolibron kaj dum libera tempo ĝin tralegos. Foje "Vojaĝo" jam helpis al mi elteni malfacilaĵojn de la armea servo. (Igor SafonovBELORUSIO)

 

Ni simple estas ravitaj pri la riĉeco de via libro, kie vi kapablas kunigi en 300 paĝoj la plej signifajn faktojn de nia vasta kulturkoncepto. Ĉar mi esperantumas de pli ol 50 jaroj, unue en Berlino, poste en Torino kaj nun en Brazilo, sen konsideri la internacian vivon en pli ol 30 UK-oj, mi vere rekonas mian vivon de esperantistino en via libro. (Ursula Grattapaglia - BRAZILO)

 

Antaŭe, mi verkis neniom. Estis vera psika traŭmo, kvazaŭ tragedio mem. Neverki absolute vundadis mian memamon. Hodiaŭ, la afero ege ŝanĝiĝis. Mi jam sufiĉe verkas por materialigi miajn pensojn. La simpleco de Esperanto, la profundeco de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj la senlima sindediĉo de nia profesoro Boris Kolker sekurece kondukis min ĝis akcepteblaj kondiĉoj por verki. Ververe, estos mia granda revo realigita. (Oswaldo Cabral Franco - BRAZILO)

 

Via libro ne estas bona. Ĝi estas boneeeega! Tamen ĝia prezo estas iom alta por la brazilanoj... Gratulegon pro la sukceso de via lernolibro kaj pro la baldaŭ aperonta nova eldono. Vi ja meritas tion, ĉar via lernolibro estas sendube altkvalita didaktika verko! (Aloisio Sartorato - BRAZILO)

 

Kiel simpla, senmerita brazilano, mi kore salutas kaj gratulas vin pro tutmonde laŭdata verko, elĉerpita en la libroservo de la kongreso. Mi tuj mendos mian ekzempleron al la libroservo de BEL, antaŭ ol ĝi elĉerpiĝos en la tuta mondo! Mi esperas, ke vi denove vizitos nin en Brazilo, kun via entuziasmo kaj simpatio. (Paulo Sergio Viana - BRAZILO)

 

D-ro Boris Kolker estas ne nur instruisto de la kurso. Li estas ankaŭ nia ĉiĉerono, kiu pacience kaj ĝentile kondukas nin al niaj malkovroj dum la kurso, montrante al ni ĉiuj lokojn kaj historiaĵojn de la mirinda Esperanto-lando, kiujn nur veraj esperantistoj povas koni... La tuta kurso por mi estis plezurega, kaj mi rimarkas, ke mi multe progresis en mia studado dum la kurso. Mi kreskis esperante!  ;-) (Adriana de Oliveira Pavani -  BRAZILO)

 

Refojan gratulon pro la mirinda libro!... Ni uzas ĝin nuntempe en niaj vesperkunsidoj de la universitata grupo. (Jimes Vasco MilanezBRAZILO)

 

Antaŭ kvin jaroj, kiam la “Vojaĝo” tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile, mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko... Jen mi sendas la informon de Eldonejo Lorenz pri lanĉo de ankaŭ mia libro "Mi eksterkorpe". Mi dankas vian instruadon pere de “Vojaĝo en Esperanto-lando”, ĉar sen ĝi mi ne sukcesus esprimi miajn ideojn kaj sentojn. Dio benu vin! (Marsja SoaresBRAZILO)

 

En Societo Esperantista de Minas Gerais ni jam uzas la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" por niaj superaj studoj, kaj ĝi plaĉas al ĉiuj. Ni restas dankaj al vi kaj deziras ke via poresperanta laboro estu konstanta fonto de inspiro al ĉiuj. (Said AlbuquerqueBRAZILO)

 

Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!... Ĝi vere memorigas min pri la modernaj kaj profesiaj lernolibroj, kiujn mi havis por la franca aŭ la germana. Sed kulture ĝi estas multe pli densa, laŭ mia sento. (James Rezende Piton, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA – BRAZILO)

 

Bonega libro! Kaj ankaŭ bonege estas vojaĝi kun Boris en lia per-interreta-kurso. (Luiz VencioBRAZILO)

 

Verdire "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernolibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon, S-ro Boris Kolker. ... Verŝajne al mi "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej efika kaj utila gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi estas originala lernolibro kaj la vojaĝantoj ne bezonas pasportojn kaj vizojn por la vojaĝo. Pere de tiu libro vi povas libere vojaĝi el lando en landon sen ia ajn kosto. (Lucia MarderBRAZILO)

 

Tiu bonega rakonto kaj multaj aliaj estas en la kurso de la rusa veterano Boris Kolker. Mi arde rekomendas lian kurson al tiuj, kiuj jam bone scias E-on, kaj volas progresi. Ĝi estas kurso altkvalita. (Cicero SoaresBRAZILO)

 

Mi gratulas vin pro tiel granda famo, akirita de “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Mi aĉetis la duan eldonon, kaj tre impresis min la kvalito de la papero, uzita en la libro. (Helio BrilhanteBRAZILO)

 

En nia loka klubo, ni uzas “VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO” por antaŭenpuŝi la Esperantan regon de la movadgvidantoj. Do, estas motivo de fiero por mi kontakti vin. (Jason Gonçalves de Lima BRAZILO)

 

Ni jam ricevis vian libron. Ĝi tre impresis min. Ne nur pri la kvalito de la  eldonaĵo, sed precipe pri la valoro de ties enhavo... Nu, mi jam komencis legi (aŭ prefere mi diru "gustumi") ĝin kaj baldaŭ vi ricevos la unuajn lecionojn. (Vanderlei MirandaBRAZILO)

 

Krom la grandega “vojaĝo”, kiun mi faris apud vi, mi plialtigis mian Esperantan nivelon, mi multe lernis pri monda kulturo kaj plenumis mian revon, kiu estis ekkoni vin persone. Hodiaŭ mi gardas sur mia breto mian trofeon: "Vojaĝo en Esperanto-lando" kun via ĉarma dediĉo. (Aparecida Ruiz TagliariBRAZILO)

 

La metodo de la gvidanto Boris Kolker estas perfekta: li uzas klarigojn laŭbezone, ne perdas tempon pri aferoj, kiujn vi jam scias. Sed ankaŭ indas mencii, ke dum la “vojaĝo”, eĉ se vi ne emas verki, vi ŝanĝiĝos kaj fariĝos verkisto. Pro tio kaj multo alia, mi rekomendas la kurson al tiuj, kiuj ŝatas amuze lerni Esperanton. (Gloria GalliBRAZILO)

 

Mi estas “vojaĝantino”, gvidata de mia kara ĉiĉerono Boris. Mi konatiĝis kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj, literaturaj juveloj la plej valoraj, kiuj elstarigas Esperanton kiel Literaturan Lingvon kaj la aŭtoron kiel lingviston kaj literaturiston. “Vojaĝi” por mi estas rafinita ĝuo, mi sentas min tuŝita en miaj plej profundaj sentoj homaj kaj artaj. La prezento de la gramatiko fariĝas per ekzercoj, kapablaj tre agrable trejni kaj fiksi al ni la konataĵojn. Ne mankas prezento de la Esperanta Historio, ties gravaj okazintaĵoj kaj roluloj; evidentiĝas, ke Esperanto jam havas siajn heroojn kaj martirojn, krom siajn literaturistojn la plej altnivelajn, kio kreskigas al ni amon kaj respekton por la Internacia Lingvo. Rekomendinda, ĝuinda “vojaĝo”, ĉi tiu! Des pli nun, prezentita bildkolore en la ĵus lanĉita libro, kun grafikaj elstarigoj, atentovekaj al la plej gravaj eroj. Gratulon, kara Boris! (Neusa Priscotin Mendes (MiMa)BRAZILO)

 

Jam delonge, de kiam mi zorgas pri la Libroservo de BEL (Brazila Esperanto-Ligo), mi ĉiam disponigis vian libron al la brazilanoj. Via bela libro riĉigas nian 2500-titolan libroliston. (Francisco Mattos de OliveiraBRAZILO)

 

Mi konatiĝis kun “Vojaĝo en Esperanto-lando” pere de Interreto. Mi serĉadis lernolibron, kiu helpos min plibonigi miajn Esperantajn konojn, kaj trovis ne nur tion, sed ankaux la plej agrablan kaj taŭgan kurson, per kiu la aŭtoro sukcesas instigi la kreivecon de la lernantoj kaj stimuli ties interesiĝon pri la Esperanta kulturo.  Plej ĵuse mi akiris la trian eldonon reviziitan de tiu libro-kurso, kiu estas la plej kompleta vojaĝo tra Esperantujo kaj kies enhavo pravigas ĉion jam diritan pri la du antaŭaj eldonoj kaj la aŭtoro, Boris Kolker, al kiu la Esperanta komunumo dankas pro lia sindonema laboro por la lingvo internacia. (Arnaldo Ribeiro da SilvaBRAZILO)

 

Malgraŭ tio, ke mi trastudis nur la unuan duonon de “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker, mi jam tre multe profitis de ĝi. Estas tre interese kaj utile eĉ simple tralegi la libron. Sed por lerni pri la Esperanta kulturo, mirinde plialtigi sian lingvan kompetentecon, estas grave ankaŭ plenumi tre atente ĉiujn ekzercojn, prefere sub gvido de la verkinto. (Allan LemosBRAZILO)

 

Boris Kolker, antaŭa ĉefpedagogo pri Esperanto en Sovetio, nun donas al la Esperanto-mondo brilan libron, efektive unikan. Lia celo estas tutsimple konatigi al ni ĉiajn aspektojn de la movado, de la lingvo, kaj de la esperantista vivo, per elĉerpaĵoj de ĉia speco – prozaĵoj, artikoloj, poemoj, satiroj, antaŭaj kaj nuntempaj. ... Eĉ la plej eminentaj lingvistoj trovos la libron amuza, informa kaj foliuminda. Kaj sendube ankaŭ ili estos plezure surprizitaj. (Don LordBRITIO)

 

Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva... Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio "kulturaj konoj", nun pli trankvile dormos. For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble "Vojaĝo en Esperanto-lando" spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno. (Paul Gubbins, verkisto, aŭtoro de lernolibroj - BRITIO)

 

Mi ĝuis mian deĵoron en la Kongresa Libroservo, kvankam ofte mi laciĝis pro la neceso surpiede stari, kaj mi kun granda ĝojo vidis ĉiun ekzempleron de via nova eldono malaperi kun nova posedanto!... Mi intencas mem finstudi ĝin, ĉar ĝi ege plaĉas al mi, kaj mi trovas ĝin treege utila. (Angela Tellier - BRITIO)

 

Mi aĉetis antaŭ kelkaj semajnoj vian elstare bonegan libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiun mi tre ĝuos uzi por la kurso. (Adrian Pilgrim - BRITIO)

 

La libro estas bonega, kaj estos tre interese plibonigi mian Esperanton pere de ĝi - kaj kun via helpo! (Michael Gunton - BRITIO)

 

Boris, kia efika vendisto vi estas! Mi ĝuis la reklamon eĉ pli ol la libron. (Stan Keable, Prezidanto de IKEK – BRITIO)

 

Mi jam havas la (antaŭ)lastan eldonon. Eble mi aĉetu ankaŭ la novan eldonon. (Lenio Marobin - BRITIO)

 

Mi gratulas vin pri la sukceso de via libro - ĝi eldoniĝis en 2002 kaj elĉerpiĝis (almenaŭ ĉe la eldonisto UEA) post du jaroj! (William WalkerBRITIO)

 

La sonigon de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" ni faris iom haste kaj la rezulto ne estas sufiĉe bona, sed eble, tamen, ĝi servos al nevidantoj. Estas mi, kiu rekomendis tiun ĉi vere interesan kaj tre utilan libron al niaj nevidantaj esperantistoj. (Fani MihaylovaBULGARIO)

 

Estas prezentitaj bonegaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj posedas propran, malsaman, sed bonan Esperanto-stilon - klasikuloj de la Esperanta literaturo. Do, en la libro la aŭtoro ne teorias pri tio, kiu estas la bona Esperanto-stilo. Li simple prezentas plurajn modelojn de tia stilo. (Petko Arnaudov, aŭtoro de lernolibro - BULGARIO)

 

S-ro Sauro Orsini en Belgio sendis al mi vian libron "Vojaĝo en Esperanto- lando". La libro estas tre pedagogia kaj riĉa. Mi nun lernas esperantologian kurson kaj mi partoprenos esperantologian kurson kiu okazos en Togolando. Oni jam elektis min inter tiuj kiuj respondis bone al demandoj kaj kiuj bone faris hejmtaskojn. Mi sukcesis dank'al la tralegado de via libro en kiu troviĝas multaj aferoj rilate la demandojn. (Birindwa Mushosi- BURUNDIO)

 

Gratulon al la plej bone vendata lernolibro ĉe UEA! Ĝi certe valoras (kaj vi meritas) tion. (Petro ChrdleĈEĤIO)

 

En 26 lecionoj riĉe ilustritaj la libro prezentas Esperanto-kulturon kaj historion, proponas legaĵojn el la E-literaturo kaj historio. El ĉeĥaj aŭtoroj aperis poemeto de Ŝtefo Urban kaj la 25-a leciono estas enkondukita per foto pri planto de E-arbo en Znojmo en la jaro 2000. Ĉiun lecionon finas kontrol-demandoj pri la lernata temo. Multaj malmulte konataj fotoj pri Zamenhof. (Miroslav Malovec - ĈEĤIO)

 

Mi certe posedas vian bonegan verkon, kiun mi aĉetis en Fortaleza kaj kiu unuapaĝe havas memorvortojn kiujn vi ĝentile tiam skribis... Gratulon pro la nova eldono de via (plenrajta) furoraĵo. (José Antonio Vergara, komitatano de UEA – ĈILIO)

 

"Vojaĝo" estas la plej elstara perfektiga kurso de Esperanto, ne nur el enhavo, ankaŭ el aspekto. (Liu Haitao - ĈINIO)

 

Mi legis "Vojaĝo"-n, dum mi estis en NASK (la "Nord-Amerika Somera Kursaro" de Esperanto) en Brattleboro somere 2003. Ĝi estas mirinda! Ĝi enhavas klasikaĵojn de nia lingvo, sed ĝi ne havas la 'klasikan' (malnovan, monotonan) vizaĝon. Ĝi plaĉas al hodiaŭaj legantoj dank' al sia vigla, freŝa kaj ĝisdata aranĝo de paĝoj, komentarioj kaj ilustraĵoj. Tiusence "Vojaĝo" ege inspiros verkantojn de Esperantaj lernolibroj. (WEN Jingen - ĈINIO)

 

Mi estas leganto de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj la libro tre plaĉas al mi. Mi asertas, ke ĝi estos mia lernolibro dum mia Esperanto-vivo...  Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo. (Liu Zijia - ĈINIO)

 

Vi ne povas imagi, ke en nia urbo estas nur unu ekzemplero de via ŝatata libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", konservata en la Donghu-a Esperanto-Domo. Ni havas ĉiumonatan kunsidon, kaj mi volas foje en tia kunsido doni prelegon al lokaj s-anoj pri via lernolibro. Mi pensis ne malofte pri via lernolibro. Mi tre ŝatas ĝin. (Hu Guozhu, verkisto – ĈINIO)

 

Mi tralegis vian lernolibron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi opinias, ke la lernolibro estas tre bona. Tamen tiu libro ne taŭgas por ĉinaj komencantoj pro la granda diferenco inter orienta kaj okcidenta kulturoj. Kaj mi opinias, ke la libro taŭgas por tiuj, kiuj jam lernis Esperanton en baza kurso. (Liu Baoguo – ĈINIO)

 

Mi jam kontaktis nian libroservon kaj ni mendos 10 ekzemplerojn de la tria eldono de via libro kiel komenco... Ni multe uzas vian belegan libron kaj mi volonte rekomendos ĝin! (Ileana Schroeder, komitatano de UEA - DANIO)

 

Mi dankas al vi pro via agrabla subteno dum mia vojaĝo tra Esperanto-lando. Laŭ mi, vi elektis bonan metaforon por la kurso. Tiu ĉi vojaĝo estas imponega kaj frandinda... Mi volas rapide plibonigi mian Esperantan lertecon. Multaj el la mirindaj taskoj en “Vojaĝo en Esperanto-lando” bezonas profundan pensadon... Pere de tiu ĉi studado mi eltrovis mirindan mondon kaj ‘renkontiĝis’ kun elstaraj homoj, kies ekzistadon mi antaŭe ne suspektis. Plue, verkante la eseojn, mi reakiris la imagopovon, kiu tro ofte malaperas ĉe la plenkreskuloj. (Betty Chatterjee - DANIO)

 

La lernolibro de Boris Kolker estas bona. En ĝi oni povas legi pri preskaŭ  ĉio en Esperantujo. La literatur-ekzemploj estas el la plej legindaj. En DEFA Henning Olsen studas kun ni ĉiun duan lundon. (Jytte Sunekaer - DANIO)

 

"Vojaĝo en E-lando" jam estas en mia listo de aĉetotaj libroj. Mi esperas, ke ĝi estos havebla dum UK en Vilnius. (Bent Holm - DANIO)

 

Mi gvidas studgrupon per ”Vojaĝo en Esperanto-lando“ en Kopenhaga Esperanto-Klubo. Ni studas la libron dufoje en monato de septembro gxis aprilo. La nuna jaro estas la tria en vico. Ni studas dufoje po 45 minutoj dum la vespero. La tekstoj estas tre interesaj kaj donas edukitecon pri multaj aspektoj de la Esperanta kulturo. La komentoj estas tre bonaj kaj interesaj. (Bent WiinbergDANIO)

 

Pri la verkoj kaj verkistoj, eventoj kaj E-historio Kolker ĉiam donas bazajn faktojn en la komentaroj, kiuj igas la libron kvazaŭ moderna enciklopedieto pri Esperanto... Ne malgravan rolon ludas la desegnaĵoj de F.L. Veuthey kaj la abundaj fotoj pri Esperanto-eventoj kaj esperantistoj, kiuj igas la lernolibron interesa kaj historia fotoalbumo... Miaopinie, indus uzi la libron kiel bazon por diskutoj en progresema grupo aŭ dum somera kurso. (Raita Pyhala - FINNLANDO)

 

Boris Kolker meritas varmajn gratulon kaj dankon. En "Kalevala", la finna nacia epopeo, estas belaj vortoj, kiuj esprimas miajn sentojn al la aŭtoro de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen mi citas: "Li nun plugis sulkon por kantontoj novaj, skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon. Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj lertaj bardoj inter la gejunularo, kiu nun kaj post li kreskos." - Dankegon! ... Cetere - nia studgrupo tralegis vian verkon jam dufoje - tiel entuziasme ni estis katenitaj ĉe via sorĉa teksto. Dankon - multan ĝojon vi transdonis al nia grupo. Via lernolibro sekvos kaj servos min ĝis mia lasta pasxo! Ĝi ja estas saniga kunvojaĝanto. (Jorma Ahomaki - FINNLANDO)

 

Simpla okulumo al la kovrilpaĝo sufiĉas por "salivigi" min!... Mi ja post propra sperto, konstatis dum mia esperanto-instruado, ke okultrafa aspekto de iu ajn instru-libro estas grava parametro por logi ne nur la preterirantojn okaze de faka ekspozicio sed ankaŭ la eklernontojn!... (Pol Denis - FRANCIO)

 

Sed la diamantoj en tiu juvelo ĝuste estas la komentaroj pri la tekstoj: renovigitaj, ĝisdatigitaj, ili fakte faras el tiu nova eldono tute alian verkon ol la unuan; tio estas vera dua eldono, kaj ne, kiel tro ofte, simpla represo kun detaletaj ŝanĝoj. Tiu notaro estas ercejo de informoj pri la du kampoj, kie ni, samideanoj, estas plej malkleraj: E-historio kaj E-literaturo; kaj ni ne forgesu, ke popolo, kiu ne konas sian historion nek literaturon, ne reale ekzistas. Tiu verko nun estas LA lernolibro dua-nivela en esperanto, kiu forsendas al paseo ĉiujn antaŭajn similaĵojn... Ni gratulu UEA pro tiu brila eldona sukceso, certe furoronta ĉe tiu mirakle ĉiam refloranta printempo: novesperantista flaŭro... Mi tre ĝojas, ke “Vojaĝo” nun atingis sian 3an eldonon; ĝi estas la plej bona el la aperintaj kaj aperantaj lernolibroj pri E-o, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj gelernantoj, por ke ili konu la vivon, socion kaj historion de la esperantistaro. Estu laŭdata, ke vi verkis tion! (Jean-Luc Tortel - FRANCIO)

 

La verko de Boris Kolker estas tiom vaste celebrata, ke malfacilas aldoni ion novan. Eble tamen indas rediri, ke la elektitaj tekstoj konsistigas tre praktikan krestomation, en kiu facilas pluki tekstojn, eĉ por mallongdaŭra studsesio, eĉ por diversnivela publiko, kaj ĝuste tio estas ofta okazaĵo en la vivo de Esperanto-instruisto... Entute la verko ĉiel spronas la inspiron de la instruisto kaj donas al li aŭ ŝi riĉegan materialon por konstrui siajn kursojn... Bonega perfektiga ilo, kiun mi ĉiam rekomendis al la finintoj de la Gerda-retkurso. (Marc Bavant, aŭtoro de lernolibro, membro de la Akademio de Esperanto - FRANCIO)

 

La dua eldono, reviziita kaj konsiderinde plivastigita, fariĝis libro nepra por ĉiu serioza esperanto-parolanto, kiu dezirus ekzameniĝi pri "Kapableco" (ekzameno de la tria nivelo de la Franca Instituto de Esperanto). Sed ĉiu ajn profitos legante ĝin trae aŭ malfermante ĝin hazarde en diversaj lokoj. Mi rekomendas la libron ankaŭ por perfektigaj kursoj, intensaj staĝoj aŭ plivigligo de la kluba vivo: ĝi estas bonega helpilo. (Renée Triolle, aŭtoro de lernolibro - FRANCIO)

 

Via VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO estas simple brila: la enhavo; la preskvalito; la paperkvalito; la ilustraĵoj, ĉio - eĉ` la ideo krei tian libron - estas laŭ mi absolute genia. La Esperantistaro dum multaj jaroj vin kore dankos! (Johano Rapley - FRANCIO-BRITIO)

 

Tralegu tiun belegan libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Havu iom da kuraĝo kaj libertempo por fari la ekzercojn de la 26 lecionoj. Vi ne bedaŭros. (Marcel Redon - FRANCIO)

 

Mi jam uzas la unuan eldonon de "Vojaĝo" kaj povas (varme) rekomendi ĝin por ĉiuj, kiuj volas multe lerni kaj pri la lingvo kaj pri Esperantio. La tekstoj estas tre diversspecaj kaj interesaj. Nun venas la dua eldono. Laŭdire, estas multaj novaj tekstoj. Bravo, mi certe aĉetos ĝin. Sed precize ĉar multaj tekstoj estas novaj, indas aĉeti ankaŭ la unuan! (François Bartsch, komitatano de UEA - FRANCIO)

 

Mi ĵus aĉetis la novan eldonon de “Vojaĝo en Eo-lando”, kaj mi ege gratulas vin pro ĝi! Tre bela, interesa, informplena, leginda libro. Unu el plej legindaj Eo-libroj, kiujn mi iam trafis. ... Ĝi estus perfekta bazo por programo pri Esperanto-kulturo kaj -literaturo, ĉe la strebata lernej-fina ekzameno en Francio, kie Eo ankoraŭ ne estas akceptata. Tiu akcepto estas unu el la ĉefaj celoj de ni, francaj Esperantistoj. Laŭ mi, la libro povus helpi al ni montri al la ministeriaj oficistoj, ke la necesajn lernilojn ni jam havas. (Aleks KadarFRANCIO)

 

Mi ĵus finis la legadon de via libro «Vojaĝo en Esperanto-lando». Ĝi havigis al mi multe da plezuro kaj lernaĵoj. Mi tutkore gratulas kaj dankas vin. Mi esperas ke ankorau pli internacia tria eldono baldaŭ aperos. (Pierre PennequinFRANCIO)

 

Mi ŝategas la libron kaj la eblecon malkovri tiom da valoraj tekstoj kiun la libro donis al mi. Fakte, mi preskaŭ ĉiam elektas Esperantajn librojn pro tio ke mi legis fragmentojn en "Vojaĝo"...  Se vi ne tro ŝatas verki, neniam tion ŝatis, aux nenion verkis ekde pluraj jardekoj, vi sendube akiros interesajn spertojn. Verŝajne, vi pli kaj pli facile verkos, la ideoj pli facile aperos, eble via cerbo plijuniĝos!...  Sur la dorso de la kovrilo la aŭtoro invitas vin al komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Ne hezitu, eniru la aŭtobuson; la ĉiĉerono estas bonega, kaj la lando nepre vizitinda! (Catherine BoenFRANCIO)

 

Kiam oni pruntedonis al mi la duan eldonon de via libro, mi faris la unuajn lecionojn, kio, eĉ sen korektado, certe multe helpis min trapasi ĉi-somere la duanivelan francan ekzamenon. Mi aĉetis la trian eldonon kaj faras ĉiujn ekzercojn en tiu bonega libro... Mi feliĉas partopreni vian kurson! (Beatrice AlléeFRANCIO)

 

Mi jam havis la ŝancon “vojaĝi” dank' al tiu mirinda libro kaj ĝia aŭtoro

Boris! Nu, kia mirinda vojaĝo! De la komenco ĝis la fino mi pli kaj pli verdiĝis!!!! Kaj ankaŭ plibonigis mian homan idealon; vere esperantistiĝi pliriĉigas la spiriton! (Christine KeysersFRANCIO)

 

Mi tre bone scias kiom malfacilas trovi taŭgajn bildojn por eldonaĵoj. Do, mi komprenus, se vi konservus la nunan kovrilbildon. Bonan kuraĝon kaj gratulojn pri la ĝisnuna sukceso de tiu libro! (Bruno FlochonFRANCIO)

 

Mi aĉetis vian libron laŭ konsilo de amikino, kaj pri la kovrilo mi ne povas paroli objektive, ĉar mi ĉeestis en Zagreb, rekonis la kongresejon, kaj mil agrablaj memoraĵoj revenis en mian kapon pri tiu ŝtuparo en la enirejo. Mi ne plu estis en via kovrilo, mi estis en miaj propraj memoraĵoj. Tiom da vivo sur tiu ŝtuparo, tiom da agrablaj kontaktoj!... Mi mem fotis tiun ŝtuparon, sed ne faris pli bone ol vi. Tiom da revuoj presas mensogajn fotojn, ke oni ne povas akuzi vin je mensogo; jam tio estas pozitiva punkto por vi. Gravas, ke la libro bone vendiĝu. (Ginette MartinFRANCIO)

 

Mi lastatempe foliumis kaj grandparte legis "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj mi estas tre impresita. Ĝi estas ekstreme rekomendinda lernolibro por kursoj por progres(eg)intoj. Tre ambicia, kaj tre bona... Se mi iam gvidos kurson por progresintoj, mi sendube uzos vian libron. Nenio komparebla ekzistas por tia nivelo, kiun ĝi celas. (Bertilo Wennergren, Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro en la Akademio de Esperanto, aŭtoro de PMEG – GERMANIO-SVEDIO)

 

Mi kore dankas al vi pro via pacienca instruado kaj pro via vere mirinda lernolibro. “Vojaĝo en Esperanto-lando” ja ne estas nur lernolibro; ĝi estas ankaŭ kvazaŭ landkarto de Esperantujo; ne, ne nur landkarto - iasence ĝi estas Esperanto-lando mem. Trastudinte vian libron, mi plibonigis mian scion de la lingvo kaj profundigis kaj grandigis mian scion de la interna ideo, de la movado kaj - eble plej grave - de mirindaj esperantistoj. Nun mi intencas legi kelkajn originalajn romanojn, kies fragmentoj aperis en “Vojaĝo”. (Jörg Rewitzer  - GERMANIO)

 

Gratulegon al vi pro via bonega esperanto-kultura lernolibro. Ion tian jam longe ni bezonis. (Detlev Blanke - GERMANIO)

 

Ankaŭ mi estas adorantino kaj fervorulino de via grandioza libro 'Vojaĝo en Esperanto-lando'. Mi eĉ prenos ĝin al la Bahaa Mondcentro en Haifa, kie mi servos dum 30 monatoj, kaj intencas starigi Esperanto-kurson tie. Dankeme kaj elkore salutas vin. (Heide Martha OttoGERMANIO-ISRAELO)

 

Miaopinie ĉiu serioza esperantisto devus havi "Vojaĝo"-n. La plej grava merito de la libro, laŭ mi, estas, ke ĝi en mirinda maniero instigas al pliprofundiĝo en la Esperantajn kulturon kaj historion. (Dieter Dungert - GERMANIO)

 

Estante granda ano de via VOJAĜO, mi jam ekscitite atendas la novan eldonon, kaj vaste varbos pri ĝi. (Ursula Niesert - GERMANIO)

 

En la plej nova, 7a eldono de mia broŝuro "Esperanto als Ratespass" mi pozitive menciis "Vojaĝo" en la rubriko "Konsiloj por plua lernado". (Ulrich Matthias - GERMANIO)

 

Kaj mi gratulas vin ankaŭ pro la nova eldono de "Vojaĝxo en Esperanto-lando", kiu jam nun tiel rekorde vendiĝis. Havu ĝi belan kaj furoran prezenton dum la venonta 90-a UK. (Klaus Mohrhoff - GERMANIO)

 

Kadre de mia Esperanto-instruado mi tutcerte ofte kaptos la okazon 'virtuale' vojaĝi tra Esperanto-lando per via mirinda libro! (Antje Reeh - GERMANIO)

 

Sed antaŭ ĉio mi volas danki al Vi por Via elstara "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiun mi - hontinde! - nur antaŭ nelonge aĉetis kaj komencis legi. Laŭ mia opinio, ĝi estas senprecedenca verko, taŭga por instrui Esperantistojn de ĉiu nivelo. Por mi mem, ekzemple, bona okazo por rekonatiĝi kun tekstoj, kiujn mi legis antau pli ol 20 jaroj... Vi povas esti certa, ke mi rekomendados la libron. (Gerd Bussing - GERMANIO)

Mi vendis en Germanio multajn librojn de via "Vojaĝo en Eo-lando"... La libro tre bone vendiĝis. Ĉu vi planas novan eldonon? (Wolfgang SchwanzerGERMANIO)

 

Mi gratulas vin pro via bonega kaj belega libro, kiun mi ne nur studas sed ankaŭ rigardas ĝin kiel unu el la plej utiligeblaj lernolibroj de nia lingvo. (George Dermatis - GREKIO)

 

La publiko bonege scias, ke temas pri ege grava kaj influhava lernolibro... La libro estas mondfama lernilo, kaj al neniu plu necesas diri, ke ĝi estas utilega. (Probal Dasgupta, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto – HINDIO/BARATO)

 

La riĉa enhavo de “Vojaĝo en Esperanto-lando” estas juvelo kiun nia Esperanta Grupo de Alicante (Hispanio) aĉetis kaj rekomendis havigi al niaj lernantoj kiel perfektigan esperantan kurson.  Por mi, tre veterana kaj aŭtodidakta esperantisto ekde mia juneco, la verko estis  dia donaco... La laboro de akademiano Boris Kolker estas impona, ame farita, sindonema por eldono inda al eksterordinara verko, oferante sian propran personecon kun svarmo de viva kulturo... Inter la artaj kapabloj de la aŭtoro plej elstaras lia imagpovo por krei plej ĝustan gvidlibron por ellerni nian esperantan kulturon, morojn kaj lingvon. (Rodolfo Canet MarinHISPANIO)

 

Via libro estas bonega, mi tre ŝatis ĝin kiel lernolibron. (Pedro Hernandez - HISPANIO)

 

Mi komencis legi kaj ĝui viajn elektitajn tekstojn. Estas por mi granda plezuro trovi vian instru-materialon en la reto. Dankon! (Angel Garcia - HISPANIO)

 

Ĉiu teksto de "Vojaĝo" estas kiel diamanto. Ĉiu leciono estas ekvilibrigita juvelo kaj estus tre malfacile ŝanĝi ion ajn... Fine de la jaro 2004, aliaj samurbanaj esperantistoj kaj mi kunrefondis Esperantan grupon en la urbo Manresa. "Vojaĝo" instigis min proponi la ideon fari tion. Kelkaj junaj homoj interesiĝis kaj interesiĝas pri Esperanto, kaj la grupo iom post iom, malrapide, pligrandiĝas. Kompreneble, mi multfoje montris mian ekzempleron de "Vojaĝo" kaj parolis pri via kurso al la samideanoj. (Francesc Serra - HISPANIO)

 

Vojaĝo en Esperanto-lando” estas mirinda, leginda kaj studinda libro, per kiu oni vere vojaĝas, vojaĝas tra la imaga lando; la lando kiu iom post iom transformiĝas, paradokse, en realaĵon, ĉar Esperanto-lando komencas reale vivi en niaj mensoj kaj koroj. Laŭ mi, la kerno de “Vojaĝo” estas konigi Esperantujon al la legantoj kaj pere de ili al la tuta mondo, tiel pligrandigante la nombron de esperantujanoj. Tion la aŭtoro efektivigas per tre agrabla maniero, kia konvenas al bona turista, kultura vojaĝo, saĝe miksante la riĉecon de la enhavo kun certa tuŝo de humuro kaj distro. El la didaktika vidpunkto, tio faras tre motivanta ĝian legadon. (Santiago López Fernández-AguadoHISPANIO)

 

Mi ege ĝojas,ke mia ŝatata libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" estos eldonata la trian fojon en la plej baldaŭa tempo. Ĝi estas eminenta verko, kiu ankoraŭ eldoniĝos multajn fojojn, ĉar ĝi vere meritas tion. Laŭ mi, ĝi estas unu el fundamentaj libroj, kiujn ĉiuj esperantistoj - ĉu komencantoj, ĉu malnovuloj - devus regule studi. Ĝi estas ne nur enhavoriĉa, sed ankaŭ bone redaktita, eĉ por tiuj, kiuj interesiĝas pri la pasinteco de nia lingvo kaj movado. Por montri mian aprezon je via verko, mi povas diri al vi, ke ĝi estas kun mi ĉi tie en Singapuro, kaj kiam mi renkontiĝas kun lokaj samideanoj, mi tre bone povas uzi ĝin kaj kuraĝigi la esperantistojn en Singapuro studi ĝin profunde el diversaj vidpunktoj. (Georgo Nanovfszky, ambasadoro de Hungario en Singapuro, komitatano de UEA - HUNGARIO)

 

Jen verko por p e r f e k t i g o de la scio de tiuj, kiuj jam efektive havas la fundamenton, kaj do kiuj havas la eblon kun spirita komforto lasi sin influiĝi de la tekstoj elektitaj bone kaj komentitaj bonege... Mi elkore gratulas Borison Kolker: lia evidenta ŝato al vere bonaj Esperantaj tekstoj, liaj mondokono, historio-kono, inventemo kaj persista redakta laboro produktis tre bonan, utilan libron. Evidente, mi - kaj aliaj simile - bezonas ankoraŭ tempon por ekkoni la libron vere bone, kaj por povi ĝin analizi laŭmerite kaj por uzadi ĝin plensukcese. (Blazio Vaha, verkisto - HUNGARIO)

 

Amikino pruntedonis al mi vian "Vojaĝon" kaj sincere mi diras, ke ĝi estis ĝua legaĵo... La sukceson de la libro brile pruvas, ke jam pretiĝas la tria eldono. (Csiszar Ada - HUNGARIO)

 

Mi jam preskaux ĉiujn pecojn legis en "Vojaĝo", la tuto tre bone impresis min. Mi nun cerbumadas kiujn partojn mi prezentu al miaj studentoj. (Ivan Bujdoso - HUNGARIO)

 

Estas kompreneble, kial "Vojaĝo" aperis en tri eldonoj! Sen ankoraŭ legi ion ajn, ĝi estas tre alloga! Plaĉa estas la formato, agrable estas enmanigi ĝin. Kaj sprita estas via invito sur la dorsa kovropaĝo. Gaja, afabla. Tiu senpera tono via sonas alloge. Kaj la bildoj! kaj la alikoloraj rimarkoj, notoj! la desegnaĵoj! ili ĉiuj invitas onin por eklegado, eklernado. Tia estas la libro, kiu estas modelo por lernolibroj! Via libro estas vera unikaĵo!!! (Judit Felszeghy - HUNGARIO)

 

Mi sendis ekzempleron de via belega kaj bonega libro al irlanda registara ministro, S-ino Mary Hanafin (konatino de mi dum 25 jaroj, kiu respondecas pri informadiko en Irlando, kaj laboras ĉe nia ĉefministro). Mi sendis vian libron al ŝi kiel pruvon ke ekzistas riĉa E-kulturo. (Sean O' Riain, Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio - IRLANDO)

 

Mi rekomendos la libron al nia asocio. Mi havas kaj legis la unuan eldonon. Mi trovis ĝin tre bona lego- kaj lernolibro por progresantoj. (Garbhan MacAoidh - IRLANDO)

 

Gratulon pro la tria eldono la “Vojaĝo”, mi aparte ĝojas pro la pli grandaj literoj! Certe la islanda libroservo havigos al si la libron, mi antaŭĝojas vidi ĝin. (Baldur Ragnarsson, membro de la Akademio de Esperanto, poeto – ISLANDO)

 

Mi vizitis la hejmpaĝon EDUKADO.net kaj renkontis en ĝi la komentojn pri via libro. Ili estas fascinaj! La skribintoj parolis tre fervore pri la libro, laŭdante la diversajn facetojn de ĝi (enhavo, grafikado ktp). Ŝajnas ke, legante iliajn komentojn, oni tuj emas kuri kaj aĉeti la libron... Gratulojn pro la furoreco de la vendoj de via libro. Ankaŭ pro la tradukoj al aliaj lingvoj. (Josef Shemer, komitatano de UEA - ISRAELO)

 

Gratulojn, estis vere granda sukceso. (Amri Wandel, estrarano de UEA, membro de la Akademio de Esperanto - ISRAELO)

 

Mi ricevis "novjaran donacon" de UEA - vian bret-rompilon furorantan - kaj povis nun mem impresiĝi de tiu ĉi impona lernilo. Ne imageblas, kiom da historia kune kun lingva materialo povus kaŝiĝi en unu mezdika libro! ... Tio pruvas la geniecon de ĉi-instrulibro (kiun mi jam komencis legi kaj trovas en ĝi multegajn interesajn faktojn, pri kaj ĉirkau la lingvo/movado!). (Sergeo Tyrin - ISRAELO)

 

Boris, via kurso ege instigas min verki mallongajn rakontojn aŭ poemetojn en Esperanto. Eble, post kiam mi finos la kurson, ni kune elektos kelkajn tekstojn el miaj lecionoj kaj eble mi eldonos mian unuan libron en Esperanto kun la titolo "Kajero de vojaĝanto". Mi skribos sur la unuan paĝon "Tiuj ĉi tekstoj estas verkitaj okaze de la perfektiga kurso de Boris Kolker"... Vi vere estas tre bona instruisto. Mi pli kaj pli ĝuas pri la vojaĝo, kiu helpas al mi dum la milito ĉi tie. Mi klopodas okupi mian menson per belaj pensoj, kvazaŭ mi estus struto kiu enŝovas sian kapon en sablon, por ke gxi ne vidu la timigan realon... Unu el la meritoj de tiu ĉi libro estas ke mi nenie trovis tajperarojn en ĝi. (Luiza Carol - ISRAELO)

 

Povas esti, ke mi havas malbonan guston, sed mi ne estas ŝokita de la kovrilo. Mi akceptis ĝin tute normale: dum ĉiu vojaĝo (ankaŭ tra E-lando) la homoj ofte devas atendi -- buson, trajnon, ŝipon, avion. Tial la presita bildo respondas al la titolo kaj ne elvokis ĉe mi konsternon. Eble oni povis trovi ankaŭ iun alian desegnon au foton, sed la libro entute estas tiom altnivela, ke, laŭ mi, ne endas fendi harojn, ĉasi pulojn, alkroĉiĝi al bagateloj. (Mihail Gishpling, poeto – ISRAELO)

 

Gratulegojn! La afero ja estas komprenebla, cxar temas pri didaktika cxefverko.

(Gxan Piero SavioISRAELO)

 

Mi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro kun mia ŝatata instruisto Savio. Mi timis aĉeti kaj legi vian libron “Vojaĝo...”: mi pensis, ke ĝi estas tre malfacila por mi. Kaj nun mi mendis kaj recevis vian libron kaj eklegis!!! Mi legas sola kaj tre malrapide. Sed ĝi estas tre interesa por mi, kaj mi ĝojas ke mi komprenas!! Mi pensas, ke mi devas informi vin pri tio! (Dani GantzurinISRAELO).

 

Ni komencu per mallaŭdo: libro tro bona. Tro bona kompare kun la meza nivelo de la personoj, kiuj uzos ĝin... Redakte, la libro prezentiĝas kiel kolekto de 26 lecionoj de serioza triagrada kurso en imagita modela klubo, kien venas kaj parolas gastoj, jen movade elstaraj, jen malpli konataj sed egale interesaj. Ĉiu leciono havas literaturaĵon, movadan eron, internacian kulturon kaj - kiel povus esti aliamaniere dum kurso? - detalan komentaron kaj lingvajn ekzercojn, prezentitajn tre lerte kaj tute malenue. Ne nur la kursanoj lernos multegon el ĝi, sed certe ankaŭ la kursestro: se duan mallaŭdon mi faru, ĉiu linio estas tiom informoriĉa, tiel ke nur unu lego ne sufiĉas por ĉerpi plene el tia riĉeco. (Carlo Minnaja, membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de vortaro - ITALIO)

 

Majstroverko. Tre interesa legaĵo. La kontribuoj enhavaj, inteligentaj, la ekzerca parto stimula; ekz. verkigi la sekvon de la Piron-a rakonto, brila ideo! Senpacience mi atendos la eldonon! (Michela Lipari, eksa ĝenerala sekretario de UEA - ITALIO)

 

Nia grupo aĉetis la libron kaj trovis ĝin bona, ankaŭ Itala Esperanta Federacio disdonas la informon pri la libro. (Laura Brazzabeni - ITALIO)

 

Bonega instruilo, interesa historia priskribado, tre helpodona la komentaro. Mi ekuzis ĝin la pasintan jaron por prepari kursanojn alfronti duagradan ekzamenon. Vere tre utila. Bela la grafiko, sed ne tiom facile legebla la Komentara parto, por ties griza fono kaj ties eta karaktraro. Enhave libro leginda kaj legenda (ĉiusence!).  (Elda Doerfler - ITALIO)

 

Gratulon pro la tria eldono de via libro - tre rapide vi atingis tion! Ĝojigas min la sciigo, ke vi mencias mian libron en la nova eldono. (Anna Lowenstein, membro de la Akademio de Esperanto, verkistino - ITALIO)

 

Fine ni ricevis la diskojn kun la voĉlegata versio de via verko "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi tuj sendis al vi unu ekzempleron. Tio estu signo de la dankemo de nia asocio. Vi nur malfacile povas imagi, kiom valora estas tiu disko por la membroj de nia asocio. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)  sincere dankas vin unue ĉar vi verkis la libron, kaj due, ĉar vi tiom afable ebligis al ĝiaj membroj ĝui ĝin plene kaj libere. (Pier Luigi Da Costa- ITALIO)

 

Antaŭ jaro mi legis vian libron “Vojagxo en Esperanto-lando” – evidente tro rapide. Nun mi retrovas en ĝi multajn frandaĵojn: la “vortfiguroj-parolfiguroj-sonfiguroj”, la “Lando, el kiu vi volos neniam eliri” (far D. Broadribb), la “Ĉefaj formoj de la enkluba laboro” (far vi), la “interjekcioj-insultoj”, “Zozo”, pluraj antikvaj amikoj – Nikola Aleksiev, Roman Dobrzynski, Piron, Régulo, Stojan, Szilagyi, Thorsen, Waringhien... Vera galerio de karuloj! (Sen Rodin, verkisto – ITALIO)

 

Mi plej kore dankas pro la rememoro pri Ada en via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Gratulon pro ĝia sukceso! Mi tuj mendos la novan eldonon. (Gian Carlo FighieraITALIO)

 

Mi ne ankoraŭ havas vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", pri kiu mi multe gratulas vin. Mi certe devos studi ĝin. (Diccon MastermanITALIO)

 

Antaŭparole la aŭtoro B. Kolker diris, ke la devizo de la legantoj estas "Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!". Por atingi tiun celon, ni devas serioze plenumi ĉiujn ekzercojn, zorge preparitajn kaj metitajn en ĉiujn lecionojn. Mi kredas, ke vi atingos sukcese tiun nivelon, se vi diligente kaj pacience luktos kontraŭ ĉiuj ekzercoj aŭtodidakte aŭ grupe... En la venonta loka Zamenhofa-festo en Kobe, mi aĉetos 5 ekzemplerojn de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por uzi ilin kiel mian donacon al novaj, estontaj esperantistoj en nia klubo. Mi jam antaŭmendis ilin ĉe la libroservo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj). (Cuda Masao - JAPANIO)

 

En la lasta Esperanto-Festo en Tokio mi prezentis vian libron kaj mi mem uzis ĝin en mia klaso, selektante la ĉapitrojn. (Syôzi Keiko, komitatano de UEA - JAPANIO)

 

Nuntempe mi uzas la novan eldonon de "Vojaĝo en Esperanto-lando" en la nova "reta klaso", kiun mi de oktobro malfermis por samregionaj plenkreskaj lernantoj... La libro havas subtitolon "Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo". Tre utilas ĝia gvidlibreco, sed pli rimarkinde estus, ke ĝi estas bonkvalite tuteca lernilo kaj ekzercilo. Se oni pacience tralegos la tekstojn kaj plenumos ekzercojn unu post alia, granda estos profito. (Simizu Yuko - JAPANIO)

 

Mi kredas, ke via libro "Vojaĝo en E-lando" estas la plej bone kompilita teksto por mez-gradaj lernantoj. Japanaj E-istoj baldaux okazigos UK en Yokohamo. Ĝis tiam ni intencas levigi nivelon de kapableco de japanaj E-istoj. Kiamaniele? En studklaso oni povus legi vian libron, tamen iom malfacilan por mem-lernado sen gvidanto. Tial mi intencas japanan tradukon de via "Vojaĝo en E-lando" per 67 kuntradukontoj dum 1 monato k metos tutajn tradukojn japanigitajn sur TTT (hejmpaĝaron), kie oni povos legi la tradukon senpage k povos lerni E-on komparante E-on kun la traduko. (KOBAYASHI TsukasaJAPANIO)

 

Mi metis la libron sur la legobreton por iam trarigardi kun miaj infanoj, kiuj tiamaniere povos kleriĝi pri la Esperanto-kulturo, por ili ankoraŭ preskaŭ nekonata. (Mark FettesKANADO)

 

Mi tre ŝatas tiun libron. Mi estas tre dankema, ke ekzistas tia, tiom informplena, libro. Laŭ mi, ĝi havas nur unu mankon: ne enestas indekso! Tio kruele mankas al mi: via libro estas riĉega, interesega, sed ofte estas malfacile retrovi informojn pri homoj aŭ temoj, kies lokon en la libro mi forgesis aŭ ne konas. Mi povas promesi, ke mi tuj aĉetos la trian eldonon... se ĝi enhavos indekson! (François LorrainKANADO)

 

Mi estas tre feliĉa kun via libro. Ĝi estas tre interesa, ĉar kun ĝi mi certe vojaĝas en la historio kaj la mirinda mondo de Esperanto. Mi trovas ĝin didaktika kaj agrabla... Mi devas studi kaj legi plu por perfektigi mian Esperanton, kaj via libro estos la plej bona ilo. (Alfonso Londoño - KOLOMBIO)

 

Mi jam pli ol dek du fojojn legis vian libron nomatan "Vojaĝo en Esperanto-lando". Tio faris min esperantisto. Kvankam antaŭ longa tempo mi jam lernis fundamentan gramatikon de Esperanto, mi ne povis scii ideon, kulturon, historion, famajn esperantistojn, ĝis mi legis vian libron. Multan dankon al vi pro tio, ke vi verkis tian bonegan libron! (Lee Hyun Hee - KOREIO)

 

Jam via libro estas fame konata en Koreio. Mi forte rekomendos ĝin al koreaj samideanoj. {LEE Jung-keeKOREIO)

 

ILERA-ano aperas sur instrulibro de Esperanto. Nia Landa Reprezentanto en Koreio, Lee Son-Yun (Junchjo) aperis sur la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-lando” (paĝo 100), eldono de UEA, 2002. La foto de Junĉjo aperas apud artikolo de Will Green “Telefonaj Mirakloj”, kaj la titolo de la foto legiĝas: “La korea esperantisto Lee Song-Yung (Junchjo) kontaktas tra la etero la esperantistajn radio-amatorojn”. Kvankam ne estas specifa mencio pri radioamatorismo kaj ILERA tra la artikolo, tamen tutpaĝa foto de HL1ODL ĉe stacio ilustras la verkon. Do, lernantoj de la progresiga kurso de Boris Kolker lernas ankaŭ pri la ekzisto de esperantistaj radioamatoroj! (ILERA Bulteno, n-ro 66, januaro 2004)

 

Boris Kolker eldonis ĉe UEA la duan plibonigitan eldonon de la perfektiga kurso de Esperanto, kiu samtempe estas gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Riĉe ilustrita, la verko prilumas diversajn aspektojn de Esperantujo... Korajn gratulojn al ilustra redaktoro Osmo Buller kaj grafikisto Francisco Veuthey kiuj dokumentite gvidas nin tra 26 lecionoj de la Esperanta pasinteco kaj la aktuala vivo... Esperantujo en la libro estas ĉarme multvizaĝa kaj ties kroata parto estas stimula. (Spomenka Štimec, membro de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, verkistino, aŭtoro de lernolibro - KROATIO)

 

Mi jam aŭdis laŭdajn vortojn pri via libro kaj mi gratulas vin. (Ivo Osibov, eksa ĝenerala sekretario de UEA – KROATIO)

 

Via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando” estas tre grava, interesa kaj utila por ĉiu esperantisto. Mi estas ĝoja ke mi povis ĝin aĉeti. Kiam mi havas tempon, mi ĉiam havas vian libron en la manoj. (Nives PrivileggiKROATIO)

 

Mi tre ŝatas la strukturon kaj uzeblecon de “Vojaĝo”. (Maritza Gutierrez, estrarano de UEA – KUBO)

 

En Riga mi gvidas Esperanto-klubon kaj iam mi dum niaj kunvenoj uzas ankaŭ vian libron "Vojagxo...". Vi estas bravulo! Eble iam Vi skribos ankaŭ pri mi - organizanto de la unua BET, kiu poste igxis grava arangxo por la tuta Sovetunio kaj de kiu fariĝis ankaux SEJT. (Biruta Rozenfelde, komitatano de UEA – LATVIO)

 

Sciis B.Kolker kolekti kolektivon da interesaj kaj kompetentaj rakontistoj. Tial la gvidlibro, laŭteme tre varia, estas jen amuza, jen pensiga, sed ĉiam instrua. Ĉiuj tekstoj de la lecionoj prezentas bonan, klaran, maltedan lingvaĵon. Vere, ĝi ne ĉiam estas konsiderinde simpla – ĝi ja celas altigi la lingvokulturon de la leganto. La atenta leganto havas bonan okazon riĉigi sian vortprovizon... Finfine, mi respondu la titolan demandon, kiel spertiĝi en Esperanto. Estas simple – akiru la gvidlibron “Vojaĝo en Esperant-lando” kaj atente, kun krajono enmane, legu ĝin. Vi nepre atingos la celon! (Vytautas ŠilasLITOVIO).

 

Korajn gratulojn al vi kaj al ĉiuj uzantoj de via libro. Ĝi estas agrabla instruilo/lernilo. Jam kelkfoje mi povis donaci vian Vojaĝon al homoj en landoj kie ne estas Esperanto-bibliotekoj. Se mankas al la homoj gravaj verkoj, kiuj estus bazaj por kompreni la estiĝon kaj evoluon de la lingvo kaj de la uzantoj/kritikantoj, via verko estas belega enkonduko en tiu mondo! Volonte mi aĉetos pliajn dum la UK. (Ans Bakker ten Hagen, estrarano de UEA – NEDERLANDO)

 

La dua, reredaktita kaj kompletigita eldono de la libro estas vere valora materialo, legenda kaj trastudenda por ĉiuj konsciaj esperantistoj, ĉu individuaj pluperfektiĝemuloj, ĉu studantaj en grupoj, kunagantaj en kluboj... Verŝajne la nova libro - ni povas diri iusenca "antologia enciklopedio" - de sinjoro Kolker fariĝas nepre havenda sur la breto de ĉiu kursgvidanto, klubestro kaj konscia esperantisto, apud la naciaj kaj unualingvaj vortaroj kaj plej ŝatataj lernolibroj. ... La libro furoris dum la kongreso en Vilno (2005) kaj en la libroservo el ĝi estis venditaj plej multe da ekzempleroj (96). La intereso estis granda, malgraux tio, ke fakte multaj samideanoj posedas (kaj espereble trastudis) la duan eldonaĵon. ... Interese estas ke la kurso aperis ankaux en la japana lingvo. (Katalin Kovats, aŭtoro de lernolibro - NEDERLANDO-HUNGARIO)

 

La verko estas tipografie majstre farita, riĉa je koloroj, fotoj kaj desegnaĵoj... Se vi ŝatas vojaĝadon, literaturon en diversaj kulturoj, tiam mi povas konsili al vi tiun ĉi unikan lego-, studo-  kaj trarigardindan libron, kiun mi du fojojn kun granda plezuro  tralegis. (Jacques Tuinder - NEDERLANDO)

 

En nia klubo jam 4 personoj aĉetis vian valoregan kaj treege interesan verkon kaj dum la Zamenhofa vespero estis uzata parto el la “Verda Biblio” el via verko. (Ru Bossong - NEDERLANDO)

 

Kun pli kaj pli kreskanta admiro mi tralegis vian "Vojaĝo en Esperanto-lando". Vere, tiuj, kiuj ĝin atente tralegos (aŭ trastudos, kompreneble), akiros vastan konon pri "Esperanto-lando"! (Wouter Pilger, aŭtoro de vortaro - NEDERLANDO)

 

Mi aĉetis tri ekzemplerojn de via lasta vojaĝlibro (unu por mia rumana amiko Mihaj Trifoi). (Ton Verwoerd - NEDERLANDO)

 

Koran dankon pro la honoro, ke mia libro "Vivo de Andreo Cseh" estas menciita en via tre interesa kaj utila verko "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi kore gratulas ke la verko jam atingis 3-an eldonon. Ĝi vere meritas ĝin. (Ed Borsboom, prezidanto de OSIEK - NEDERLANDO)

 

Tuj kiam mi vidis vian libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, mi aĉetis ĝin, ĉar ĝi aspektas alloga eksterflanke kaj ene. (Wil van GanswijkNEDERLANDO)

 

Mi kun granda ĝojo ricevis "Vojaĝo"-n donace pro miaj laboroj por la

nederlanda revuo 'Fen-X' kaj ŝatas ĝin. (Jacobus Hammer NEDERLANDO)

 

Mi legis la unuan eldonon kaj ege profitis per ĝi. (Harald HelfgottPERUO-USONO-BRITIO)

 

Mi aĉetis vian lernolibron "Vojaĝo...". Ekde la vintra semestro 2003 mi utiligos ĝin en mia esperanto-kurso por la studentoj de la Lublina Politekniko... Mi pensas kaj esperas, ke ankaŭ ili multe ĝuos vian lernolibron, same kiel tio okazis al mi. (Tomasz Chmielik, verkisto - POLLANDO)

 

Mi tre gratulas, ke Via kurso estas jam en la japana lingvo. Ĉu ne estus bone, ke ĝi aperu ankaŭ en la pola lingvo? (Stanislaw Mandrak - POLLANDO)

 

La 14-a numero de la revuo de E-Grupo ĉe Vezero finiĝas jam per la kristanskaj kaj novjaraj bondeziroj kun la sufloro pri taŭga kristnaska donaco. Ni malkaŝu: „Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker. Ni malkaŝas tion des pli volonte, ĉar iu el la vojaĝoj ja sufloras tiun al la esperantlingvaj radioelsendoj. (Barbara Pietrzak - POLLANDO)

 

Mi represos materialon pri via libro, char ĝi vere estas interesa. (Aurora Bute, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA – RUMANIO)

 

Mi ne diru multe pri la libro, ĉar sen mia opinio ĝi jam famiĝis tra la tuta E-mondo. Ĝi tion meritas, ĉar estas vera juvelo en nia por- kaj priesperanta literaturo. Ĝi donas tre riĉan prezenton de diversaj originalaj literaturaj stiloj, abundan informan materialon pri la E-movado kaj – kio aparte valoras – ĝi enhavas kolose multan klarigan komentaron pri la homoj, libroj, eventoj en Esperanto-lando. Ĝi estas vera enciklopedio en beletra-instrua formo. (Vladimir SamodajRUSIO)

 

Sendube "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker estas bona bazo por tiuj, kiuj volas senti sin hejme en la tutmonda Esperantio. Ni arde konsilas ĝin al tiuj, kiuj timas aĉeti esperantlingvajn librojn - en "Vojaĝo..." vi nepre trovos ion interesan, ĉar ĝi konsistas el multaj tekstoj pri diversaj temoj. Krome, ĉiu leciono portas fortan emocian efikon. La libro povus esti ankaŭ plej taŭga esperantaĵo por donaci al viaj amikoj, legemaj aŭ ne tre. Ni "Vojaĝu" ĉiuj kune - kaj jam ĉi-somere spertu pli bonan lingvonivelon ĉe niaj aranĝoj. (Slavik Ivanov, komitatano de UEA, kaj Aleksandr Osokin - RUSIO)

 

La libro, laŭ mi, meritas esti celo de la vivo. Laŭ signifo por la irantoj en Esperanto-landon kun celo resti ties civitanoj, ĝi restos eterne utila. Mi nur bedaŭras pro mia partopreno per ne la plej bona mia verko; nu, tiu ne ankoraŭ estas verkita. Cetere, la 3-an de novembro la klubkunsido en Tiĥvina urba E-klubo decidis aranĝi ekstran kunvenon ĉiumonate speciale por studi la "Vojaĝo"-n. Dankon al la aŭtoro! ... Mi kore gratulas vin pro la granda sukceso de via "Vojaĝo"! Plej kontentiga fakto estas, ke la libro ne nur aĉetatas, sed aktive uzatas. Ankaŭ mi uzas! (Mikaelo Bronŝtejn, verkisto kaj kanzonisto - RUSIO)

 

La lernolibro estas metodike perfekta, interesa laŭ enhavo kaj, sendube, tre utila ne nur por progresantoj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj opinias sin "perfekte sidantaj en la lingvo". Pro tio ke ĝi enhavas multe da interesaj faktoj pri E-historio kaj literaturo, ĝi estos bona helpilo por prepari sin al la supera ekzameno. (Nina Cvileneva - RUSIO)

 

Tiu ĉi libro mirinde taŭgas por tre diversaj progresantoj... Meditante pri legitaj fragmentoj, verkante daŭrigojn, respondante gramatikajn kaj esperant-kulturajn demandojn, oni iĝas vera esperantisto! ... Se vi volas ĝui legadon, aŭ prepari vin por ekzamenoj, aŭ interese aranĝi kunvenon, aŭ perfektigi viajn sciojn, ni rekomendas al vi tiun ĉi rimarkindan libron. (Anna kaj Mati Pentus - RUSIO)

 

Oni povas multon ekscii pri historio, literaturo, stilo de Esperanto, konatiĝi kun bone elektitaj beletraĵoj, pecoj pri vivo kaj moroj en diversaj landoj. Ĉiu teksto estas abunde provizita per tre utilaj komentoj; post ĉiu leciono troviĝas ekzercoj por studemuloj, sed faritaj tute ne dokte-tede, sed tiel, ke la homo ĝuu la ekzercadon. ... Do, progresantoj, instruistoj kaj klubgvidantoj, aperis libro nepre utila kaj bezonata por vi! (Nikolao GudskovRUSIO)

 

Mi kun granda plezuro uzis "Vojaĝo"-n kaj opinias ĝin plej bona lernolibro. (Igor Lagutenkov - RUSIO)

 

La libro enhavas tekstojn pri la historio kaj facetoj de nia lingvo (de "Kiel naskiĝis Esperanto" plume de la Majstro ĝis... sakroj en Esperanto), movadajn temojn (de konsiloj pri la E-kluba agado ĝis esperantisma filozofio), E-beletraĵojn, interesaĵojn pri landoj kaj moroj. Ĉiuj tekstoj estas abunde komentitaj kaj havas ekzercojn. Frandenda libro!... Se mi revenos al aktiva E-instruado, mi nepre uzos ĝin. (Aleksandro Melnikov - RUSIO)

 

La libro ne nur instruas libere regi la lingvon, sed ankaŭ edukas artan guston, donas multajn gravajn kaj utilajn sciojn – do diligenta kursfininto povos ankaŭ bonstile verki... Do la libro ne simila al ĉiuj aliaj, informriĉa, alloga kaj utila. Indas akiri. Se vi tamen malsukcesis kaj la stoko estas elĉerpita (tio estas tre probabla: “Vojaĝo...” staras pinte de furorlistoj) – ne malesperu tute, sed pacience atendu la kvaran (eventuale kvinan ktp.) eldonon, kiuj nepre devas sekvi. (Valentin MelnikovRUSIO)

 

Mi gratulas vin verki tiom interesan lernolibron! Mi konsilas ne sidi sur la meritaj laŭroj, perfektigu kaj perfektigu la lernolibron por la sekvaj eldonoj... (Anatolo GoncxarovRUSIO)

 

Eĉ de la unua rapida trarigardo “Vojaĝo” estas tre impone aranĝita eldono! Nu, pri la enhavo mi jam ne parolas - ĝi estas vere impresa kaj senkompara! Mi volis nur urĝe trafoliumi ĝin, sed la rigardo konstante alkroĉiĝadis jen al iu foto, jen al iu teksto, jen al iu poemo... Vere, via libro plenrajte havas grandan sukceson en Esperantujo! (Galina TerentjevaRUSIO)

 

En tuta mia esp-ista praktiko (ekde la jaro 1971) mi vidis nenion pli bonan en la dubinda kampo de la lernolibro-kreo. Viajn lernilojn oni volas ĉiam porti kun si, zorge envolvi ilin en plastan kovrilon por protekti kontraŭ difektiĝo. Ĉio ĉi faras specialan kreivan aŭron ĉirkaŭ la fruktodona ellerno de E-o. (Jevgenij Kononenko - RUSIO)

 

Certe, mi aĉetis vian libron kaj kun granda plezuro kaj intereso legis, legas kaj legos ĝin. (Tatjana Rudakova - RUSIO)

 

Mi estas tre feliĉa, ke en la aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, restis unu libera loko por mi... Mi tralegis la libron ankoraŭ laŭ diagonalo, sed deziro atingi Verdan Parnason estas granda. (Mikaelo Gorŝkov - RUSIO)

 

"Vojaĝo en E-lando" estas tre taŭga helpilo al tiuj, kiuj intencas submetiĝi al la internacia ekzameno, ĉar ĝi entenas valorajn sciojn pri E-kulturo. Ni decidis fari vian libron atingebla ankaŭ por blinduloj. (Anatolij Masenko - RUSIO)

 

Kun ĝojo mi informas vin, ke hodiaŭ mi ricevis la pakaĵon kun la Libro! Mi tuj, veturante al la laborejo, trafoliumadis ĝin tien kaj reen multfoje, kaj jam mi estas ravita! Kiom da bonegaj verkoj prezentitaj! Kiom da bildoj kaj bonegaj fotoj vi kolektis por la tria eldono!!! Mi ricevis ankaŭ plezuron de la aspekto kaj de la bona tipografia nivelo de la eldono... Kaj nun mi jam antaŭsentas plezuregon pro la legado... Mi esperas ke "Vojaĝo" estos tre utila por mia lingva nivelo kaj mi eĉ iom aplombe dirus: ne nur por la mia, ĉar mi esperas instrui Esperanton en ĉiu oportuna okazo, kaj malrekte la libro helpos ankaŭ al ili, al esperontoj. (Maksim GriŝinRUSIO)

 

Mi rekomendas la perfektigan kurson “Vojaĝo en Esperanto-lando” far Boris Kolker. Ĝin mi foliumis kaj jam konstatis ke estas bona ilo por perfektigi E-nivelon... Ĝi estas tre enhavoriĉa k belaspekta... Mi provos fari la perfektigan kurson tiel baldaŭ kiel eble;  interalie, ĉar mi gvidos la unuan E-kurson en mia lando venontjare. Mi devas havi bonan E-nivelon do. (Eduardo NavasSALVADORO)

 

Gratulon al la aŭtoro de la plej vendita libro!!! (Stano Marček, redaktoro de la revuo “Esperanto” – SLOVAKIO)

 

Eksterordinare bona estas ankaŭ la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Por plialtigi E-nivelon tiu ĉi libro estas almenaŭ utila, se ne eĉ necesa. (Slavko Samotorchan – SLOVENIO)

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando", laŭ mi, estas unu el la plej gravaj kaj uzeblaj libroj, kiuj iam ajn aperis en Esperanto. Kial? Samtempe ĝi estas perfektiga kurso kaj gvidlibro tra la Esperanta kulturo.... Ĝi estas taŭga por ĉiu esperantisto, krom por vera komencanto. La libro estas uzebla kaj por kursoj, kaj por sola studanto. (Leif Nordenstorm - SVEDIO)

 

Mi forte rekomendis vian libron al kelkaj personoj en la kongreso kaj mi scias ke iu el ili aĉetis ĝin. Mi mem denove uzos ĝin en kursoj. Dum mia kurso sep personoj aĉetis ĝin. Denove mi volas diri ke mi multe ŝatas ĝin. Sukceson al vi! (Kerstin Rohdin - SVEDIO)

 

Mi povas informi vin, ke via libro uziĝas dum tiu ĉi semestro en la esperanto-kurso de la Stokholma universitato. (Hartmut TraunmullerSVEDIO)

 

Mi aĉetis vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi komprenis, ke mi ne povas vivi kaj plibonigi miajn Esperanto-kapablojn sen ĝi... Dankon, Boris, por via admirinda libro kaj la tuta kurso. (Urszula Kwasniewska - SVEDIO)

 

Kial pagi flugbileton? Lege VOJAĜU al Esperanto-lando! (Claude Piron, verkisto, eksa membro de la Akademio de Esperanto - SVISLANDO)

 

Mi vidis hodiaŭ vian novan libron, en CDELI - tre bele farita - kaj cetere laŭdita de Claude Gacond... kio devus signifi multon... (Andy Kuenzli - SVISLANDO)

 

Mi gratulas pro la bona vendado de via libro. Mi esperas, ke je tio korespondos grandigxo de la movado. (Tazio Carlevaro - SVISLANDO)

 

Estinte en Roterdamo, mi ĝuis la riĉaĵon de la libroserva fako. Mi ege volis havigi al mi multe da bonegaj kaj interesaj libroj, sed pro la manko de mono, mi devis elekti nur unu. Mi decidis aĉeti ĝuste la vian "Vojaĝo en E-lando", ĉar foliumante, mi trovis ĝin ege interesa kaj informoriĉa. Dankon. (Firdaus ŜukurovTAĜIKIO)

 

Pere de s-ro Hans Bakker mi ricevis vian libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Estis mia ĝojo legi ĝin tago post tago. Vere, ĝi estas lerninda kaj amuza libro! Mi gratulas vin pro la granda laboro verki ĝin. (Sismas RobertTANZANIO)

 

Alvenis la tempo, kiam mi povas diri al Vi, ke mi pretas traduki al la ukraina lingvo Vian ĉarman libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". (Semjon VajnblatUKRAINIO)

 

Mi tre ĝojas pri la apero de jam la tria (nekredeble!) eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando"; ĝi estas mirinda libro, kaj mi ĉiam ĝojas, kiam vidas iun legi ĝin! Vere ĝi estas la plej bona E-lernolibro iam ajn. (Yevgeniya Amis-ZverevaUKRAINIO-USONO)

 

Komencinta lernanto, deziranta plibonigi sian lingvonivelon, havas per tiu gvidlibro kaj perfektiga kurso tre indan ilon. Li ne bedaŭros sian elekton de tiu libro anstataŭ alia. (Roland Thibault - USONO)

 

Certe, lerni per tiu libro estas pli ol nur kurso. Tio estas mirinda vojaĝo tra la historio, literaturo, kaj vera kulturo de Esperanto-lando... Estas multaj lecionpartoj en "Vojaĝo", kiuj rekte helpas la movadon, agadojn en lokaj grupoj kaj ankaŭ la estradon de landa asocio. Multaj ideoj venas el "Vojaĝo" -  ne nur pri literaturo, verkistoj, kulturo kaj nia lingvorego. (Phil Dorcas - USONO)

 

Se vi vere volas senti vin hejme en Esperantio, tiu ĉi libro estas por vi. (Den Drown - USONO)

 

La redakta laboro spegulas la viglan, vervan personecon de la kompilinto, kun kiu mi konatiĝis en 1993 en San-Francisko. (Reginald Jaderstrom - USONO)

 

Mi menciu ĉi tie, ke la libro de s-ro Kolker estos la ĉefa lernolibro por la 2-a kaj 3-a niveloj ĉe la usona somera kursaro NASK (la "Nord-Amerika Somera Kursaro" de Esperanto). Ni elektis la libron pro ĝia aktualeco (en ĝi eĉ troviĝas informo, ke NASK nun okazas en Vermonto, ne en San-francisko!) kaj pro la ampleksa studo pri niaj historio, kulturo, kaj literaturo... Pasintsomere studis ĉe NASK maljuna japano, ege afabla homo. Li kelkfoje trafoliumis mian ekzempleron de la dua eldono de «Vojaĝo», kaj estis klare ke li amis (kaj iom avidis) la libron. En la fino de la kurso mi donacis ĝin al li...  li foriris tute feliĉa, kun bonega legaĵo por la longa vojaĝo hejmen. Post mia reveno, mi kompreneble mendis novan ekzempleron por mi mem, kaj tiel ricevis la trian eldonon.  (Krome, mi mendis duan ekzempleron samtempe, kiun mi donacis al NASK-studento el Nov-orleano kiu perdis la propran bibliotekon en la inundo tie.)... Mi antaŭ kelkaj tagoj skribis en mesaĝo al la grupo "elna-membroj" ke nur "Vojaĝo" estas moderna lernolibro por Esperanto. (Lee Miller - USONO)

 

Mi jam tre bone konscias ke "Vojaĝo" estas unika, la plej elstara verko kiun ni nun disponas por ĝia celo.  Pro tio mi volonte diskonigas kaj rekomendas ĝin. (Duncan ChartersUSONO)

 

Boris Kolker aŭtoris la mirindan libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, la plej bonan lernolibron por pli bone scii la Esperanto-kulturon...  Mi ĵus antaŭhieraŭ aĉetis tri ekzemplerojn (unu por mi kaj du kiel donacojn) de tiu libro, dum mi estis en Roterdamo... Mi jam rekomendis la libron al almenaŭ 20 esperantistoj kiel nepran aĉeton kaj kelkaj eĉ aĉetis ĝin pro tio... Verŝajne, mi uzos Vojaĝo por nia perfektiga kurso, sed mi eble ankaŭ uzos ĝin en nia progresanta kurso. (Chuck SmithUSONO)

 

Nia malgranda E-grupo en Davis, CA jam aĉetis ekzempleron po unu de "Vojaĝo".  Kaj ni intencas uzi ĝin kiel bazon de daŭranta studo de la lingvo. Mi jam legis multajn lecionojn en la libro kaj mi trovas ĝin ĝuebla. La libro enhavas multe da informpecoj, pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis aŭ legis. (Henry Studer - USONO)

 

Mi aĉetis "Vojaĝo"-n kaj ege ŝatas. Ege, ege bona. (Chuck Donahue - USONO)

 

Mi volas denove diri ke mi kaj miaj studantoj ege ĝuis "Vojaĝo"-n. (Prenda Cook - USONO)

 

Mi jam aĉetis vian libron antaŭ 9 aŭ 10 monatoj, kaj multe ĝuis ĝin. (Stan BuchholtzUSONO)

 

Mi gratulas vin pro via sukceso, ne nur rilate al via libro sed ankaŭ pro viaj deklaroj pri Esperanto kaj la situacio de Esperantistoj. Mi ankaŭ ĝojas, ke vi nun intencas verki libron pri la vivo de Zamenhof.  Mi esperas, ke eble tia libro iĝos bazo por komerca filmo pri li.  Ŝajnas al mi, ke tio eble povus interesi Steven Spielberg pri tia projekto. (Ronald Glossop - USONO)

 

Estas ege bona libro por progresantoj aŭ altnivelaj parolantoj, kiuj volas havi iun libron, kiu traktas nian Kulturon kaj kulturon (oni devas distingi inter majuskla Kulturo = beletroj/artoj, kaj minuskla kulturo = la ĉiutagaĵoj de iu grupo aŭ gento). (Marlon GarrenUSONO)

 

Tre feliĉigos min posedi ekzempleron de la tria eldono kun via aŭtografo. Okaze de la Kristnasko, mi ricevis $25 de miaj bogepatroj, kaj mi ne povas imagi pli bonan donacon al mi el ili ol la tria eldono de via libro. (David KochUSONO)

 

Mi jam havas vian bonegan libron. Dankon pro via granda laboro. (Jeremy AldrichUSONO)

 

Mi lernis multe pri Esperanto dum la studado. Mi dankas vin por la kurso kaj la ŝanco, kiun la studado donas por lerni. (Beth MagallonUSONO)

 

Mi havas du altnivelajn lernolibrojn: “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker kaj “Al Perfektiĝo!“ de Violin Oljanov. La Kolker estas bela libro. Ĉiu leciono estas samteme legaĵoj de bonstila Esperanto kaj fenestro al gravaj tempoj, lokoj, kaj homoj de la movado. Mi konu pli pri tiaj aferoj. (Philip BrewerUSONO)

 

Mia edzino portas ĉie en sia mansako nian ekzempleron de "Vojaĝo en Esperanto-lando", por legi kaj lerni ... (Don HarlowUSONO)

 

Dankon pro la impona libro. Ĝi inspiros min studi multe. (Cindi HillUSONO)

 

Mi portis la libron al Brazilo kaj rekomendas ĝin. Parte ĝi estas bona instru-libro, parte ĝi estas bona inform-libro. En pasint-jara “Esperanto” (UEA) mi legis ke japana grupo de esperantistoj tradukas la libron en la japanan lingvon.  Interese. (Nijl BlonsteinUSONO)

 

Finfine mi komencis la unuan parton de via ĉiĉeronata lego-vojaĝo. Dankon kaj gratulon pro via elstara laboro. Mi intencas malrapide sekvi la tutan vojon.

(James LiebermanUSONO)

 

Mi konstatas, ke “Vojaĝo” (kune kun via helpema instruado kaj korektado) estas bonegaj instruiloj! (Hoss FiroozniaUSONO)

 

Mi estas unu el la miloj da lernantoj de via libro "Vojaĝo en Esperanto lando". Kun granda plezuro, mi entuziasme legis la unuajn paĝojn kaj decidis lerni la tutan libron, kune kun 9 aliaj esperantistoj. Ni formas studrondon nomitan laŭ via libro "Vojaĝo en Esperanto lando" por kuna lernado. Nun ni estas studantaj la lecionon 14 (pli ol duonvojo). (Nguyen Xuan Thu, ĉefdelegito de UEA - VJETNAMIO)

 

Nun ni estas ĉe la fino de nia “vojaĝo”. Samkiel kamparano, ĉiu el ni rikoltas tiel, kiel li semis kaj prizorgis. Mi tute ne pretendas ellerni ĉion, kion alportas la libro. Sed rigardante malantaŭen, mi sentas, ke la rikolto estas konsiderinda. Al s-ro Boris Kolker mi esprimas miajn elkorajn sincerajn dankojn. (Le Thi Cao Truong - VJETNAMIO)

 

Post la lasta leciono, retrospektive rigardante mian longan vojaĝon, mi konstatas, ke mi faris progresojn en Esperanto. Sed, neatendite, progreson mi faris ankaŭ en mia nacia lingvo: estante instruistino de matematiko, mi kutime parolas, skribas akurate, koncize, logike, rigore, ne zorgante pri mia stilo. Nuntempe, por bone traduki en la nacian lingvon, mi devas aldoni al mia stilo pli da nuancoj, emocioj kaj homaj sentoj! Surprize, en la studado de Esperanto, arkpafante nur unu sagon, mi atingas du celojn. (Luong Ngoc Bao - VJETNAMIO)

 

Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" fariĝis kara libro por mi. Ĝi ĉiam estas apud mi. Ĉi-jare mi kuraĝiĝas sendi aliĝilon al ILEI-ekzameno. (Le Thi Thien Thu - VJETNAMIO)

 

Kaj la tekstoj kaj la fotoj kovras la tutan historion de la lingvo de la tre malnova, ĝis la plej aktuala.  La kovrila foto, ekzemple, estas verŝajne de la 86a UK en Zagrebo.  Estas vere refreŝige havi tiel ĝisdatigitan libron en Esperanto... Mi finos per la jena konsilo.  Se vi aĉetos nur unu Esperantlingvan libron ĉi-jare, aĉetu tiun.  Ĝi ja estas kvazaŭ biblioteko en unu volumo.  Se vi aĉetos multajn librojn ĉi-jare, aĉetu de la aŭtoroj, de kiuj Kolker ĉerpis, kaj poste aĉetu ekzempleron de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por doni al amiko. (Thomas Alexander - USONO).

 

 


Aliaj ligoj pri la libro:

Opinioj

mia recenzo en Esperanto

mia recenzo en la china lingvo

la enhavotabelo

La retejo de la libro en wikipedia

Ĉi tie la libro estas aĉetebla Interrete  

La libro en la retejo "lernu!"